From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝajnvolbokonstruaĵo el sekmuraĵo estas de la ferepoko ĝis la nuntempo konstrumaniero de kamparaj konstruaĵoj, kiuj estas starigitaj en diversaj regionoj de Eŭropo en tolosa tekniko, kiu – laŭ la hodiaŭ scio – unue aperis en Kipro. Oni trovas en la tuta mediteranea regiono. Ankaŭ la neolitikaj kulturoj de Bretonio kaj Irlando uzis tiun formon de konstruo en megalitaj konstruaĵoj (ekzemple Barnenez kaj Newgrange kaj ĉe la kupolkostruaĵoj de la Hebridoj). Por la formo kaj statiko vidu: ŝajnvolbaĵo.
Da ŝajnvolbaĵo el malgrandformaj nature lasitaj plataj ŝtonoj (ne rulŝtonaĵo) estis disvastigita ĝis la novtempo. Unu el la lastaj kampaj staloj el sekmasonaĵo estis konstruata en 1960 enn Irlando sur la duoninsulo Dhuibhne .
En la frua mezepoko oni kreis multajn rondajn kaj ortangulajn konstruaĵojn. Oni konas la kloŝanoj, ŝtonaj rondkabanoj sur la britaj insuloj, la kupolkonstruaĵoj de la Hebridoj, la t. n. „beehive sheilings“. Ortangula formo de la sekmura volbaĵo troviĝas sur la Balearaj insuloj, nomata Naveta. La frukristana Gallarus Oratory sur la duoninsulo Dhuibhne en la graflando Kerry en Irlando aŭ la grandaj ŝtonhabanoj apud Gordes (en Vaucluse) en la Provenco estas ankaŭ volbaĵkonstruoj sur ortangula bazo.
En la kamparo uzataj kupolkonstruaĵoj, kiuj ne daŭrigas pli maljunaj megalita tradicio, troviĝas en Istrio (Kažun kaj Komarda) kaj ĉe la dalmatia Adria marbordo (Bunje sur Brač, aŭ en Trim sur la insulo Hvar), en Slovenio (Hiska kaj Koca), la Pinnetta en Sardinio kaj en Sicilio (Cubburo aŭ Pagghiaru). En Svislando (en la Poschiavo-valo) ili nomiĝas Scelé aŭ Grotto. Ekzistas menciojn pri kupolkonstruaĵoj en la sveda Bohuslän kaj en Islando. Agrare uzataj estas, respektive estis uzataj en la menorka Baracca, la hispanaj “Bombo” (en Tomelloso kiel muzea konstruaĵo konstruita), la Cubburo kaj la Dammuso sur Sicilio respektive Pantelleria, der apulische Trullo, die Borie und die Cabane in Südfrankreich, die Girna auf Malta, sowie teils sehr komplexe steinerne Hütten (Chafurdão mit und Choça ohne Traggewölbe) en Portugalio kaj sur la Hebridoj.
Vidu la ĉefartiko: kloŝano Kloŝano aŭ "abelkorbokabano" estas la nomo sur la britaj insuloj. Fama specimeno estas Clochán na Carraige.
Vidu: borie
Vidu Girna
Vidu Trullo
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.