Ŝablono (programado)
aĵo difinebla en la programlingvo C++ / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝablono (angle template) estas unu el la manieroj, per kiuj estas realigata tiel nomata ĝenerala programado. La ŝablonoj haveblas en lingvoj C++, D (programlingvo), Java, C#, Eiffel, Haskell ktp.
Ŝablonoj ebligas i.a. kreadon de kodo sendependa de tipoj (do estas alternativo al la "macro"-funkcioj). Tio reduktas redundaĵojn de kodo.
Por uzi la ŝablonon necesas fari ĝian ekzemplon. Kreado de ekzemploj de ŝablonoj nomiĝas konkretigado.
La sintakso, kaj precipaj ecoj de ŝablonoj dependas de lingvo:
- Ŝablono (C++)
- Ŝablono (D)