Ŝabele
From Wikipedia, the free encyclopedia
La rivero Ŝebele aŭ Ŝabele (en somala Webi Shabeelle) naskiĝas en la altaj teroj de Etiopio, kaj poste fluas sudoriente al Somalio al Mogadiŝo. Ĉe Mogadiŝo ĝi turniĝas krute sudokcidente, kie ĝi sekvas la marbordon. Sub Mogadiŝo la rivero iĝas sezona. Plej parto de jaroj la rivero sekiĝas ĉe la enfluo de la rivero Juba, dum en sezonoj de granda pluvo la rivero atingas la riveron Juba kaj tiele la Hindan Oceanon.
Ties nomo devenas el la somala, Wabi Shabeelle kio signifas "Rivero Leopardo/Tigro". Laŭ la statistika resumo de Etiopio por 1967/68, la rivero Ŝebele estas 1130 km longa, etende por 1000 km en Etiopio kaj 130 en Somalio. La rivero donas sian nomon al la somaliaj administraj regionoj de la rivero Ŝabele, konsiste el Shabeellaha Dhexe kaj Shabeellaha Hoose.
Pasintece, la areo de la rivero Shebelle estis tre afektita de malsanoj transmititaj de la muŝo cece, sed ŝajne ili estis forigitaj almenaŭ en kelkaj partoj de la valo de la Shebelle.