urbo en Rusio From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝĉjokino (ruse Щёкино) estas urbo en Tula provinco de Rusio, sude de Tula. Ŝĉjokino estas centro de Ŝĉjokina administra distrikto.
Ŝĉjokino | |||
---|---|---|---|
administra dividaĵo de Rusio urbo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 301240 — 301249 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 55 109 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 3 674 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 54° 0′ N, 37° 31′ O (mapo)5437.516666666667 [+] | ||
Alto | 240 m [+] | ||
Areo | 15 km² (1 500 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Shchyokino, Tula Oblast [+] | |||
Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 54°00' norde, longitudo 37°31' oriente. Kodo de OKATO de la urbo estas 70432000. La interurba telefona kodo estas 48751, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en 2013). La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo.
La urbo estis fondita en 1870 kiel loĝloko apud la unua lignita minejo. Post 1917 estis malfermitaj ankoraŭ kelkaj minejoj kaj uzinoj. En 1938 ĝi akceptis statuson de urbo nomiĝinte je nomo de la proksime situinta vilaĝo Ŝĉjokino (devene de la familinomo Ŝĉjokin)[1].
Dum la Dua mondmilito la urbo estis okupita de faŝista armeo ekde la 28-a de septembro 1941 ĝis la 17-a de decembro 1941.
Nun en Ŝĉjokino funkcias objektoj de kemia industrio ("Ŝĉjokinoazot", "Ĥimvolokno") kaj nutraĵa industrio.
En Ŝĉjokino funkcias regionografia muzeo. En la urbo estas fervoja stacio "Ŝĉjokino".
Loĝantaro de la urbo laŭ jaroj [2]:
1959 | 1970 | 1979 | 1989 | 2002 | 2010 |
---|---|---|---|---|---|
45556 | 61313 | 70318 | 69251 | 61588 | 58154 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.