![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/92/Jomon_Sugi_Panorama.jpg/640px-Jomon_Sugi_Panorama.jpg&w=640&q=50)
Ĵomon-sugio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĵomon-sugio (Jōmon Sugi|縄文杉) estas granda arbo de genro kriptomerio, specio sugio en Japanio, situante sur insulo Jakuŝimo, Japanio, sur monda heredaĵejo de UNESCO. Ĝi estas la plej olda kaj granda kriptomeria arbo sur la insulo. Ĝi aĝas ĉ. 2.170 jarojn, altas 25,3 m, havas perimetron de 16 m kaj volumenon de ĉ. 300 m³. Ĝia nomo rilatas je la ĵomon-periodo de Japanio.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/92/Jomon_Sugi_Panorama.jpg/640px-Jomon_Sugi_Panorama.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/3c/Jomon_Sugi_07.jpg/640px-Jomon_Sugi_07.jpg)
Ĵomon-sugio situas sur la plej alta pinto de Jakuŝimo, en alto de 1300 m. Oni malkovris la arbon en 1968 kaj instigis la evoluon de protekto de la arbaroj de Jakuŝimo kaj la turisman industrion.
La arbo estas atingebla post 4-5-hora monta piedirado. Post akiro de titolo de monda heredaĵejo por Jakuŝimo en 1993, lokaj oficistoj decidis konstrui observejon en distanco de 15 m fore de la arbo.
En 2005, vandaloj damaĝis la arban kruston.
- Kategorio Ĵomon-sugio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)