![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/13/Mccoy_Tyner_1973_gh.jpg/640px-Mccoy_Tyner_1973_gh.jpg&w=640&q=50)
Ĵazpianado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĵazpianado signifas la rolon de piano en ĵazo, aparte la dum la ĵazhistorio ekestintaj specialaj ludo- kaj tonmetoteknikojn, kiujn uzas la pianistoj. Piano estis baza parto de ĵazo, ekde la komenco. Ĝia rolo estas multfaceta, ĉar la muzikilo kunigas melodian kaj harmonian ecojn. Tial ĝi ankaŭ estas grava ilo por kompreni ĵazajn teorion kaj aranĝon por ĵazmuzikistoj kaj komponistoj. Kune kun ĵazgitaro, vibrafono kaj aliaj klavaraj muzikiloj, piano estas unu el la malmultaj muzikiloj, kiuj povas ludi akordojn en ĵazo, kaj ne nur unuopajn notojn, kiel ekzemple saksofono aŭ trumpeto.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/13/Mccoy_Tyner_1973_gh.jpg/320px-Mccoy_Tyner_1973_gh.jpg)