provinco de Ukrainio From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĥersona provinco (ukraine Херсонська область) estas unu el 24 provincoj de Ukrainio. La provinco situas en la suda parto de la lando ĉe la Nigra Maro kaj limas oriente la Zaporiĵan provinco, sude la Aŭtonoman Respublikon Krimeo, okcidente la Mikolajevan provincon kaj norde la Dnipropetrovskan provincon. Fine de 2022 en la provinco vivis 1 001 598 loĝantoj sur areo de 28 461 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 35 loĝantoj/km².
Ĥersona provinco (Херсонська область) | |||
provinco | |||
|
|||
Oficiala nomo: Херсонська область | |||
Kromnomo: Ĥersonŝĉino | |||
Lando | Ukrainio | ||
---|---|---|---|
Historia regiono | Ora Hordo | ||
Najbaras kun | 6
| ||
Riveroj | Dnepro, Inhulec | ||
Ĉefurbo | Ĥersono | ||
Areo | 28 461 km² (2 846 100 ha) | ||
Loĝantaro | 1 001 598 (2022) | ||
Denseco | 35,19 loĝ./km² | ||
Fondita | 30-a de marto 1944 | ||
Guberniestro | Hennadiy Lahuta (ekde 26-a de oktobro 2021) | ||
Horzono | MET (UTC+2) | ||
- somera tempo | MET (UTC+3) | ||
Telefona prefikso | +380-55 | ||
Kodo ISO 3166-2 | UA-65 | ||
AKU | BT | ||
Administra divido | - | ||
Rajonoj (Distriktoj) | 18 | ||
Ĥersona provinco
| |||
Vikimedia Komunejo: Kherson Oblast | |||
Retpaĝo: www.oda.kherson.ua | |||
La suda limo de la teritorio estas la bordo de la Nigra Maro, mallarĝa landoparto ligas ĝin kun la duoninsulo Krimeo. Oriente reto da akvaj areoj, insuloj kaj duoninsuloj ligas ĝin kun la Azova Maro. La provincon trafluas la rivero Dnepro, kiu estas en pluraj lokoj larĝigita per akvobaraĵoj kaj sude de la urbo Ĥersono iĝas vasta delto kun multaj insuloj, antaŭ ol enflui la Nigran Maron. Troviĝas ĉi tie ankaŭ akvorezervujo Kaĥovka.
La administra centro de la provinco estas urbo Ĥersono. La provinco havas:
La lokan memregadon plenumas la Ĥersona provinca konsilio, la ekzekutivo apartenas al la provinca ŝtat-administracio. La estro de la provinco estas la prezidanto de la ŝtat-administracio, kaj estas nomumata fare de la prezidento de Ukrainio. Nuntempe la postenon plenumas Boris Silenkov.
La plej grandaj kaj gravaj urboj de la provinco estas Ĥersono, Kaĥovka kaj Nova Kaĥovka. Aliaj: Oleŝki, Heniĉesk, Skadovsk, Hola Pristan, Berislav.
La provinco estas ĉefe agrikultura regiono, ĉefaj industriaj entreprenoj troviĝas en Ĥersono. Tra la provinco pasas kelkaj fervojoj, civilaj flughavenoj mankas.
Ekde 1996 la loĝantaro-kvanto en la provinco konstante malkreskas. En la jaro 2007 en la provinco loĝis 1 135 880 homoj. 60,4% de la loĝantaro loĝas en urboj kaj urbotipaj loĝlokoj, 39,6% — en vilaĝoj.
Loĝlokoj kun pli ol 7 mil loĝantoj laŭ la stato de la 1-a de januaro 2007 | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
La provinco estas ĉefe agrikultura regiono.
N | Indico | Mezur-unuoj | Kvanto en 2006 |
---|---|---|---|
1 | Eksportado de varoj | milionoj da usonaj dolaroj | 245,6 |
2 | Specifa parto de la eksportado en la tutukrainia eksportado | % | 0,6 |
3 | Importado de varoj | milionoj da usonaj dolaroj | 151,4 |
4 | Specifa parto de la importado en la tutukrainia importado | % | 0,3 |
5 | Saldo Eksporto-Importo | milionoj da usonaj dolaroj | 94,2 |
6 | Mon-investoj | milionoj da hrivnoj | 1777,2 |
7 | Averaĝa salajro | hrivnoj (por la 1-a de januaro 2007) | 826 |
8 | Averaĝa salajro | usonaj dolaroj (por la 1-a de januaro 2007) | 163,6 |
Laŭ la informoj de la statistika komitato de Ukrainio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.