Ĥarkivo
urbo en Ukrainio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĥarkivo (ĝis la jaro 1991 ofte literumata Ĥarkovo, ukraine Харків [Ĥarkiv], ruse Харьков [Ĥarjkov])[1] estas la dua plej granda urbo de Ukrainio. Dum la jaro 1989, tuj antaŭ la disfalo de Sovetunio, ĝi havis 1.610.000 loĝantojn, dum la jaro 2001 1.470.902 kaj laŭ takso pri la jaro 2005 1.464.740. La urbo estas la administra centro de unu el la 24 ukrainaj provincoj, kiuj nomiĝas "oblast": la Ĥarkiva provinco nomiĝas laŭ sia ĉefurbo. En la jaro 2012 urbo gastigis la Eŭropan Futbal-Ĉampionadon 2012.
Rapidaj faktoj Lando, Provinco ...
Ĥarkivo | |||
ukraine Харків, ruse Харьков | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Харків | |||
Lando | Ukrainio | ||
---|---|---|---|
Provinco | Ĥarkiva provinco | ||
Historia regiono | Kieva Regno / Kijiva Regno | ||
Universitato | Ĥarkiva Universitato | ||
Riveroj | Lopan, Ĥarkivo | ||
Situo | Ĥarkivo | ||
- alteco | 152 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 55′ 00″ N 36° 19′ 00″ O (mapo) | ||
Areo | 350,05 km² (35 005 ha) | ||
Loĝantaro | 1 443 886 (2021) | ||
Denseco | 4 124,8 loĝ./km² | ||
Fondo | 1654 | ||
Urbestro | Terekhov Igor Aleksandroviĉ | ||
Horzono | OET (UTC+2) | ||
- somera tempo | OEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | 61001—61499 | ||
Telefona antaŭkodo | +380-57 | ||
KOATUU | 6310100000 | ||
Situo enkadre de Ukrainio
| |||
Situo enkadre de Eŭropo
| |||
Vikimedia Komunejo: Kharkiv | |||
Retpaĝo: www.city.kharkov.ua | |||
Fermi
De la jaro 1804 en la urbo funkcias Ĥarkiva Universitato, kie diplomitiĝis multaj eminentaj homoj. De maro 2022 Urbo-Heroo de Ukrainio.