Ĥamso
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĥamso aŭ mano de Fatima (arabe خمسة; elparolu: Ĥamsa) estas manforma simbolo kun kvin etenditaj fingroj, kiuj servos kiel magia protekto ĉefe kontraŭ la malica okulo. Hamsa estas plejparte ofta en arabaj landoj en la proksima oriento kaj ĉe la Magrebaj landoj en nordafriko. Estas kutime pendigi ĝin ĉefe en la pordejoj, ligita al ĉeno ĉirkaŭ la kolo, pendigita sur la malantaŭa spegulo en la aŭto kaj taksio, en la monujo aŭ en la ŝlosilĉeno.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/1/1e/Khamsa_pendant.jpg)
La ĥamsa kutime aperas en simetria strukturo, en kiu la dikfingro kaj montrofingro estas identaj kaj paralelaj unu al la alia, kvankam ekzistas ankaŭ hamsa kun formo en pli anatomie precizaj formoj. Hamsa ofte asimilas aliajn simbolojn kontraŭ la malica okulo, kiel okulo, fiŝoj, steloj de David, kaj la nomo de Alaho (الله). La kolora lazuro, kiu ankaŭ estas konsiderata kiel ŝildo kontraŭ la malica okulo, estas ofta koloro por hamsa.
La ĥamso estas same simbolo por daŭremeco, kuraĝo, parte lojaleco kaj pento. Ĝi estas ofte portata kiel talismano en formo de mano, ofte kun okulo meze de la mansupro. Ĝi memorigas en la islama tradicio al filino de la profeto Moĥamedo, je Fatima bint Muhamad.
La alternativa juda nomo estas Mano de Mirjamo kiel memoro je Mirjamo, la pli aĝa fratino de Moseo kaj Aaron.