Ĝirafo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝirafo (Giraffa) estas genro de remaĉulo el la subordo de parhufuloj; nun vivas nur unu specio Marmora ĝirafo (Giraffa camelopardalis). Kune kun la okapio la ĝirafo konsistigas la familion de ĝirafedoj.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Ĝirafo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ĝirafo en Kenjo | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Fermi
La ĝirafo havas eksterordinare longajn krurojn kaj kolon. Ĝi estas la plej alta besto kun kapoalto de 5 metroj. Ĝiaj flankaj fingroj tute malaperis (ili havas nur du fingrojn), sur la kranio troviĝas ostaj kornetoj, kovritaj de haŭto. Ĝia korpo deklivas malantaŭen, la vosto estas mallonga kun kvasto. Ĝia vosto estis uzata en la antikva Egiptujo kiel muŝofrapilo.
Ĝi vivas sur savanoj de Afriko.