From Wikipedia, the free encyclopedia
La termino ĝilbabo, alilingve jilbāb aŭ jilbaab (arabe جِلْبَاب:, translit. DMG: ǧilbāb) referas al ajna longa kaj malstreĉa jako aŭ ekstera vesto kiun surmetas kelkaj islamaninoj. Ĝilbabo, jubbah aŭ jilaabah estas ankaŭ sciita kiel ĉadoro en Irano kaj Afganio. La moderna ĝilbabo kovras la tutan korpon. Kelkaj virinoj ankaŭ kovros la manojn kun gantoj kaj la vizaĝon kune kun nikabo (niqāb).
Ĝilbabo en Indonezio estas uzita por referenci al kaptuko prefere ol al longa kaj malstreĉa vestaĵo[1].
Nova tipo de atleta ĝilbabo estis kreita de Nike[2]. Tio ĉi permesas virinojn ludi volejbalon samtempe respektante tradician vestaĵostilon[3].
Kelkaj modernaj islamanoj insistas ke la nuntempa ĝilbabo kaj la vestaĵo priskribita en la Korano kaj la hadith estas ekzakte la saman kaj ke la Korano sekve postulas de la kredantoj surmeti 'ĉi tiujn' vestaĵojn. Kelkaj scienculoj diras ke vualo ne estas deviga antaŭ blindaj, neseksaj aŭ gejaj viroj[4].
Tradicia islama kostumo por virinoj ŝajnas inkluzivi la abajon, la ĉadoron kaj la burkon, samkiel multaj aliaj formoj de vestaĵoj kaj kaptukoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.