La nomo Ĝenerala Gubernio aŭ Ĉefgubernio (germaneGeneralgouvernement; poleGeneralne Gubernatorstwo) rilatis al teritorioj de la iama Dua Pola Respubliko, kiujn inter 1939 kaj 1945 Tria Regno militokupis kaj ne rekte enigis en la teritorion de la Germana Regno, samkiel al la tie starigitaj administraj strukturoj sub ĉefguberniestro kaj nazia funkciulo Hans Frank kaj ties vicguberniestro Arthur Seyß-Inquart kun sidejo en Krakovo. Ĝi entenis komence areon de 95.000km² kaj estis pligrandigita la 1-an de aŭgusto 1941 per la antaŭe sovetunie okupita Distrikto Galicio de la iama Dua Pola Respubliko je 142.000km².
Rapidaj faktoj okupita teritorio • administra divido de Germanio ...
Proklamo de la Ĝenerala Gubernio flanke de Tria Regno estis malkonkorda al la internacia juro (konvencio de Hago el 1907) kaj konsekvence eksterleĝa. Tial la gubernio estis subjekto nek de internacia juro nek de publika.