Ĝardeno Kampo de la Maŭro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La ĝardeno Kampo de la Maŭro, hispane Campo del Moro, troviĝas en Madrido, ĉefurbo de Hispanio. Ĝi estis deklarata kiel art-historia interesaĵo en 1931, okupas areon de ĉ. 20 hektaroj, kiuj etendiĝas de oriento al okcidento, ekde la okcidenta fasado de la Reĝa Palaco ĝis la Promenejo de la Virgulino de la Montopasejo. De nordo ĝis sudo ĝiaj limoj estas markitaj de la Rondo de Sankta Vicento, la Rondo de la Vega kaj la Parko Ateno.
Rapidaj faktoj Publika parko, parko [+] ...
Ĝardeno Kampo de la Maŭro | ||
---|---|---|
Publika parko | ||
parko [+] | ||
Lando | Hispanio | |
Situo | Madrido | |
- koordinatoj | 40° 25′ 6″ N, 3° 43′ 9″ U (mapo)40.4182-3.71905 [+] | |
Ĝardeno Kampo de la Maŭro | ||
Vikimedia Komunejo: Campo del Moro [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Fermi
Tiu ĉi ĝardeno estas unu el la ĝardenigitaj spacoj kiuj ĉirkaŭas la Reĝan Palacon, sed, diference de la aliaj du (la Ĝardeno Sabatini kaj la Placo de Oriento), pri ĝi okupiĝas ne la Madrida Urbodomo, sed la Hispana Nacia Heredaĵaro.