Ĝai Hind
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝai Hind (hindie जय हिन्द, IAST: jaya hinda, Hunter: jai hind) estas saluto kaj slogano kiu origine signifis «Venku Hindustano»[1] kaj en la nuntempa ordinara uzado ofte signifas «Longe vivu Barato» aŭ «Salutojn al Barato».[2] Elpensita fare de Ĉampakaraman Pillai[3][4] kaj uzita fare de baratanoj dum la sendependeca movado de Barato de brita dominio,[5][6] ĝi aperis kiel batala krio kaj en politikaj paroladoj.[7]