České Velenice
municipo en la distrikto Jindřichův Hradec de Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
municipo en la distrikto Jindřichův Hradec de Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
České Velenice (germane Gmünd-Bahnhof, unue Unterwielands, 1938–1945: Gmünd III) estas ĉeĥa urbo kun 3 667 loĝantoj (2024). Ĝi troviĝas en distrikto Jindřichův Hradec kaj apartenas al Sudbohemia regiono.
České Velenice | |||
germane Unterwielands | |||
urbo | |||
České Velenice | |||
|
|||
Oficiala nomo: České Velenice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono | ||
Distrikto | Jindřichův Hradec | ||
Administra municipo | Třeboň | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Malsupra Aŭstrio ĝis 1920 | ||
Parto de | Okcidenta Vitorazio | ||
Najbaras kun | Gmünd Aŭstrio | ||
Rivero | Lužnice | ||
Situo | České Velenice | ||
- alteco | 489 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 46′ 07″ N 14° 57′ 49″ O (mapo) | ||
Katastro | 12,01 km² (1 201 ha) České Velenice | ||
Loĝantaro | 3 667 (2024) | ||
Denseco | 305,33 loĝ./km² | ||
Baseno | Baseno Třeboň | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 378 10 | ||
NUTS 3 | CZ031 | ||
NUTS 4 | CZ0313 | ||
NUTS 5 | CZ0313 546089 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de urbo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: České Velenice | |||
Retpaĝo: www.velenice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Nová Ves nad Lužnicí, Nové Hrady kaj Großdietmanns.
La urbo situas ĉe la maldekstra bordo de la rivero Lužnice-Lainsitz ĉe la landlimo al Aŭstrio. Ĉe la alia flanko estas la aŭstra urbo Gmünd: kondukas al ĝi kaj fervoja linio kaj strato. Nordoriente landlimas České Velenice kun la gmünd-a urbokvartalo Wielands. Estante je tri flankoj aŭstrie ĉirkaŭata, konekso rekta kun ĉeĥa teritorio eblas nur en la nordokcidento.
Post la konstruo de la gravega fervojlinio Kaiser-Franz-Josefs-Bahn oni starigis en 1870 en areo de la vilaĝo Wielands stacidomon grandan por la urbo Gmünd. Rapide disvolviĝis chi-tienen translokiĝoj poste kaj la vilaĝo iĝis kvartalo de Gmünd. Inter 1907 kaj 1916 kondukis rekta aŭtobusa elektrizita linio al la centro de Gmünd. Post la fondiĝo de Ĉeĥoslovakio 1918 tiu ĉi nova ŝtato ricevis en 1920 ankoraŭ diversajn teritorietojn, inter kiuj estis ankaŭ la gmünd-aj urbopartoj je al alia flanko de la rivero Lužnice.
La urbokvartalo Gmünd-Bahnhof/České Velenice, al kiu apartenis ankoraŭ Josefschlag/Žižkovo Předměstí kaj ero de Böhmzeil/Česká Cejle fariĝis memstara urbo ĉeĥoslovakia. La nuna ĉeĥa nomo do fakte ne riferencas al Gmünd sed al Wielands - kiu hodiaŭ apartenas al Malsupra Aŭstrio. Dum la nacisocialisma tempo 1938-1945 České Velenice denove estis parto de Gmünd sub la nomo Gmünd III.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 026 |
1880 | 1 930 |
1890 | 2 514 |
1900 | 4 097 |
1910 | 5 713 |
1921 | 4 750 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 4 863 |
1950 | 2 705 |
1961 | 2 892 |
1970 | 3 008 |
1980 | 3 177 |
1991 | 3 605 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 3 523 |
2014 | 3 407 |
2016 | 3 429 |
2017 | 3 460 |
2018 | 3 465 |
2019 | 3 521 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 3 575 |
2021 | 3 327 |
2022 | 3 439 |
2023 | 3 589 |
2024 | 3 667 |
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo České Velenice en la germana Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.