![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/01/Cervena_Lhota%252C_Czech_Republic.jpg/640px-Cervena_Lhota%252C_Czech_Republic.jpg&w=640&q=50)
Červená Lhota (kastelo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Červená Lhota estas konata renesanca akvokastelo en Ĉeĥio, pro sia eksterordinara kulturhistoria valoro proklamita kiel Nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.
Rapidaj faktoj kastelo, Geografiaj informoj ...
Červená Lhota | |||||
---|---|---|---|---|---|
Flanka rigardo al la kastelo | |||||
kastelo | |||||
Geografiaj informoj | |||||
Lando | ![]() | ||||
Geografia situo | 49° 14′ 46″ N, 14° 53′ 7″ O (mapo)49.24611111111114.885277777778 | ||||
| |||||
![]() | |||||
Konstruita | 16-a jarcento | ||||
Rekonstruita | 17-a, 19-a, 20-a jarcentoj | ||||
Konstrustilo | Renesanco | ||||
Retadreso | oficiala retpaĝo de la kastelo | ||||
Fermi
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/61/Zamek-cervena-lhota.jpg/640px-Zamek-cervena-lhota.jpg)
Ĝi situas en la samnoma vilaĝo, en orienta parto de sudbohemia regiono, 10 km for de la distrikta urbo Jindřichův Hradec. La pitoreska konstruaĵo troviĝas meze de la fiŝlago sur rokeca insuleto kaj havas fermitan kvaralan dispozicion ĉirkaŭ la kvadrata korto. Alira vojo al la kastelo kondukas trans ŝtona ponto, kiu anstataŭigis la originan lignan falponton.