From Wikipedia, the free encyclopedia
Čalovec, (ĉalovec) hungare Megyercs (medjerĉ) estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno. La historia slovaka nomo estis Mederč.
la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ iama fervojo Komárno-Kolárovo, meze de Danubobranĉoj. Komárno troviĝas 15 km-ojn for.
Laŭ la arkaikaĵoj keltoj setlis tie. La unua mencio devenis de 1268 en formo Megers. La kampoj apartenis al fortikaĵo de Komárom ĝis 1592. La turkoj kelkfoje rabis en la vilaĝo. En 1910 loĝis tie 991 da homoj (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto Csallóköz. La vilaĝo trovis sin en Ĉeĥoslovakio ekde 1920. La slovakoj fondis tute novan komunumon apud la vilaĝo, havanta nomon Violín. Inter 1938-1945 la loko rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Dum la socialismo ne kolĥozo, sed ŝtata bieno formiĝis. En 2001 loĝis tie kune kun Violín 1172 da homoj (855 hungaroj, 295 slovakoj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.