From Wikipedia, the free encyclopedia
Dezerto Ĉolistan (urdue صحرائے چولستان, surloke nomita Rohi) etendiĝas 30 km de Bahawalpur, pakistana Panĝabo, kaj kovras areon de 16,000 km². Ĝi najbaras al dezerto Tar, kiu streĉiĝas al Sindh kaj al Barato.
La vorto Ĉolistan devenas de Ĉolna, kio signifas "moviĝanta". La loĝantoj de Ĉolistan kondukas duon-nomadan vivon, vojantaj de loko al loko en serĉo de akvo kaj nutraĵo por siaj bestoj.
La sekiĝinta riverujo de Hakra-rivero streĉiĝas tra la areo, en kiu troviĝas pluraj setlejoj de la Induso-kulturo.
En la valo de Hakra-rivero troviĝis ĉirkaŭ 300 lokoj de Harapo-kulturo (aŭ "Induso-civilizacio") [1], plej multaj elfositaj de M. R. Mughal.
Dezerto Ĉolistan ĝis 1200 a.K. estis tutjare regule irigaciata kaj ĝis 600 a.K. estis sezone irigacie kultivata[2]. La regiono dezertiĝis, kiam Hakra-rivero sekiĝis.
De 1986 denove estas klopodoj irigacii la dezerton per sistemo de kanaloj plenigitaj per akvo de rivero Satleĝo. La populacio de tiam dekobliĝis, sed restis tre malriĉa.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.