Ĉizilo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉizilo estas ilo por eltranĉi pecojn de prilaborata materialo. Oni almetas pinton de ĉizilo al la prilaborata faco kaj batas per martelo je la alia fino de la ĉizilo. Pinto de ĉizilo plejofte estas linio sed ne punkto.
Rapidaj faktoj Klasifiko, Uzata por ...
Ĉizilo | |
---|---|
Ĉizilo | |
Klasifiko | lignaĵista instrumentaro |
Uzata por | elbatado de pecoj de prilaborata materialo |
Fermi
Ĉiziloj estadas:
- Por metalo, ŝtono, betono — kun relative malakra pinto.
- Por ligno — pli akra, ofte kun fusto, ĝin eblas uzi ankaŭ per manoj sen batoj.
Jen diversaj specoj de ĉiziloj:
- angula ĉizilo
- bekĉizilo
- gravur-ĉizilo
- kurba ĉizilo
- masonista ĉizilo
- mortez-ĉizilo
- pinta ĉizilo/pintĉizilo - oni diras: "pinta burino" por konstruistoj.
- plata ĉizilo
- plata ŝtonĉizilo
- porbrika ĉizilo, estas ĝenerale larĝa inter 50 kaj 80 mm
- porŝtona ĉizilo
- torno ĉizilo
Se ĉizilo havas plastan aŭ lignan fuston oni devas bati ĝin nur per maleo por ne damaĝi.