Ĉinbivo (Pipa)
ĉina muzikilo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉinbivo aŭ Pipa (ĉinskribe: 琵琶; pinjine: pípá), estas ĉina kvarkorda muzikinstrumento, foje komparata al la simila pinĉata liuto, sed ĝi estas pli plata kaj havas pli pirforman sonkeston. Origine la pipo estis tenita horizontale kiel gitaro sed hodiaŭ ĝi estas tenita preskaŭ vertikale[1].
Ĝia origino almenaŭ tiom aĝas kiom la T'sing-dinastio en la 3-a jarcento a. K. En Ĉinio ĝi havas historion de proksimume du mil jaroj kaj apartenas al la kategorio de plukkordaj instrumentoj (弹拨乐器/彈撥樂器). Pluraj rilataj instrumentoj en Orientazio kaj Sudorienta Azio estis derivitaj de la Ĉinbivo. Tiuj inkludas la japanan instrumenton biwa, la vjetnaman đàn tỳ bà kaj la korean bipa.