La Ĉina molkarapaca testudo[1] (Pelodiscus sinensis, laŭ kiu ankaŭ Ĉina pelodisko) estas specio de molkarapacaj testudoj kiu estas endemia de Ĉinio (Interna Mongolio ĝis Hainano), kun registroj de fuĝintoj — kelkaj el kiuj establis enmetitajn populaciojn — en ampleksa gamo de aliaj landoj de Azio, same kiel en Hispanio, Brazilo kaj Havajo.[2]

Thumb
Ĉina molkarapaca testudo.
Thumb
Pelodiscus sinensis distribution map

Populacioj indiĝenaj de Nordorienta Ĉinio, Rusio, Koreio kaj Japanio estis iam inkluditaj en tiu specio, sed estas nune konsiderataj kiel separataj kiel Nordĉina molkarapaca testudo (P. maackii). Krome, lokaj populacioj de Gŭangŝjio kaj Hunano (kie estas ankaŭ la Ĉina molkarapaca testudo), same kiel en Vjetnamio, estas agnoskitaj kiel Malgranda Ĉina molkarapaca testudo (P. parviformis) kaj kiel Hunana molkarapaca testudo (P. axenaria).[2]

La Ĉina molkarapaca testudo estas vundebla specio,[2] minacita pro habitatoperdo kaj kolekto por manĝo kiel por testudosupo. Milionoj estas nune bredataj, speciale en Ĉinio, por kontribui al la manĝindustrio,[3] kaj ĝi estas la plej ekonomie grava testudo en la mondo.[4]

Referencoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.