Ĉina ĝibodelfeno
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĉina ĝibodelfeno aŭ Hind-Pacifika ĝibodelfeno (Sousa chinensis; en ĉina: 中華白海豚; en pinjino: Zhōnghuá bái hǎitún)[1] estas specio de ĝibodelfeno kiu vivas en marbordaj akvoj de la oriento de la Hinda Oceano kaj la okcidento de la Pacifika Oceano.[2] Tiu specio estas ofte referencata kiel Ĉina blanka delfeno en Ĉinio, Tajvano kaj Singapuro kiel komuna nomo. Kelkaj biologoj konsideris la Ĉinan ĝibodelfenon kiel subspecio de la Plumba delfeno (S. plumbea) kiu havas teritorion el Orienta Afriko ĝis Hindio. Tamen, analizoj per DNA montris, ke temas pri du apartaj specioj.[3] Krome, nova specio (nome Sahula delfeno aŭ Aŭstralia ĝibodelfeno (S. sahulensis)) estis ĵus disigita el S. chinensis kaj agnoskita kiel distinga specio. Tamen, estas ankoraŭ kelkaj nesolvitaj aferoj en la diferencigo de la Hindoceana tipo kaj la Hind-Pacifika tipo de ĝibodelfenoj.