![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/ac/DEU_Ense_COA.svg/langeo-640px-DEU_Ense_COA.svg.png&w=640&q=50)
Ĉevalbremso
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉevalbremso aŭ nazobremso estas laborilo por fari ĉevalojn je traktado fare de la bestkuracisto aŭ aliaj personoj malsentema kontraŭ doloroj. Ĝi servas por la obeigo de ĉevaloj, aparte je la hufoferado.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/ac/DEU_Ense_COA.svg/320px-DEU_Ense_COA.svg.png)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/02/DEU_Karnap_COA.svg/320px-DEU_Karnap_COA.svg.png)
Nazobremso konsistas el tenilo, plejparte el ligno, kun je ĝi fiksita ŝnurmaŝo. La maŝon oni metas ĉirkaŭ la supra lipo de la ĉevalo kaj tordas ĝin per la tenilo. La malforta kontuzo de la supra lipo rezultanta el tio kaŭzas en la cerbo de la ĉevalo al la elverŝado de endorfinoj[1] kaj per tio al la subpremo de doloroj.
Alia konstruformo konsistas plene el metalo kaj similas laŭ aspekto grandan, temajlecan nuksrompilon.