From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉeftendenco (de la angla: mainstream), aŭ centr- ,domin-, reg-fluo, -linio) estas la reganta tendenco en ĉiu kampo (scienca, kultura, ktp.) dum certa tempodaŭro por la plejparto de la publiko. Ĉi tiu termino ofte rilatas al ĉiuj nunaj kulturaj tendencoj en la kampoj de artoj, muziko, kino kaj literaturo kompare kun la diversaj alternativaj kulturoj.
La termino plejofte estas uzata en arta kunteksto por priskribi la verkojn, kiuj relative facile atingis la ĝeneralan publikon per altaj produktaj kaj merkataj kostoj. Bona ekzemplo de tio estas la populara pop-muziko, kiu estas antaŭproduktita por maksimumigi vendojn kaj profitojn.
Ĉeffluaj filmoj estas komercaj filmoj distribuataj grandskale kaj montrataj en kinejoj, kiuj montras ĉefe tiujn filmojn de la ĉefaj filmaj kompanioj, dum la periodo en kiu ĉiu filmo unue estas distribuita. Holivudaj filmoj estas ĝenerale konsiderataj tiaj filmoj.
La esprimo estas ofte uzita en psikologio kaj estas uzita por priskribi homon kies konduto estas averaĝa kaj ne havas mensan malsanon. Sigmund Freud difinis normalan homon kiel homon, kies amvivo estas normala kaj produktema. En sociologio, la emo aparteni al la ĉefa fluo per agoj kiel socia premo devigas individuojn en la socio akcepti ĝiajn konvenciojn.
Alporti studentojn kun specialaj bezonoj por integri ilin en la ĉefan edukadon kaj per integriĝo en regulajn klasĉambrojn kaj per asignado de unikaj klasoj al studentoj kun similaj bezonoj. La principo integri studentojn kun specialaj bezonoj en regulan edukadon emfazas ilian rajton sperti normalan vivon, studi en lernejo proksima al ilia loĝloko kaj ricevi edukadon en la malplej restrikta medio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.