Ĉefrolulo
aktoro, rolanto aŭ alia centra figuro de libro, teatraĵo, filmo, rakonto ktp. / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉefrolulo (ankaŭ protagonisto, el la greka: πρωτος - protus, unue; άγωνιστής - agonistis, militisto; ĉefrolanto) estas tiu aktoro, rolanto aŭ alia centra figuro de libro, teatraĵo aŭ filmo (historieto), kiu staras en fokuso de la rolludo.
Rapidaj faktoj narrative role, Informoj ...
Fermi
La greka vorto "protagonisto" estas kreita el "prótos", unua, antaŭa, kaj "agónistés", batalanto, konkursanto, do origine temis pri unua batalanto aŭ konkursanto.
Metafore estas la vortoj "ĉefrolulo, protagonisto" uzataj ankaŭ por personoj, kiuj propagandas iun ideon aŭ ideologion, estas "motoroj" de tia propagando en certa lando, urbo, societo ktp.