Vikipedio en ĉeĥa lingvo From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĉeĥa Vikipedio (ĉeĥe Česká Wikipedie) estas la eldono de Vikipedio en la ĉeĥa lingvo.
Ĉeĥlingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | cs.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | ĉeĥa |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 19-a de septembro 2024 | |
Artikolnombro | 553 472 |
Profundeco | 50.6 |
Paĝoj | 1 549 888 |
Redaktoj | 24 212 771 |
Uzantoj | 673 214 |
Aktivaj uzantoj | 1 992 |
Administrantoj | 33 |
Dosieroj | 1 |
Ĝi estis unue lanĉita la 3-an de majo 2002, sed tiam kun anglalingva interfaco kaj sen artikoloj kaj aktiva redaktantaro. Unua administranto de la Ĉeĥa Vikipedio estis ĉeĥa esperantisto Miroslav Malovec, kiu nur kelkajn tagojn antaŭe dum la Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko en Dobřichovice renkontiĝis kun usona esperantisto Chuck Smith kaj je lia instigo tradukis el esperanto en la ĉeĥan longan tekston por la ĉefpaĝo.[1] "La tekston mi sekve sendis al alia usona esperantisto Brion Vibber. Tiu alŝutis la tekston en Vikipedion kaj mi nur poste vidis, ke iujn aferojn mi tradukis malbone kaj mi petis Brion pri korekto. Li donis al mi la rajton miajn erarojn korekti kaj tiel mi fariĝis "administranto", tute sen voli korekti iun alian."
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.