Ĉeĥaj kronadjuveloj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La ĉeĥaj kronadjuveloj estas objektoj servintaj por kronado de ĉeĥaj reĝoj. Ili estas metitaj daŭre en Praga burgo, kaj ankaŭ ili povas esti ekspoziciataj sole sur ties teritorio. Sed tio okazas dum tute eksterordinaraj eventoj. En la 20-a jarcento tiel okazis naŭfoje, lastfoje en oktobro de 1998 okaze de la 80-a datreveno de la estiĝo de la memstara Ĉeĥoslovaka respubliko. Por ekspozicii la kronadjuvelojn rajtas decidi eksplicite la prezidento de la respubliko.
Kronadkamerao en la templo de sankta Vito, en kiu la kronadjuveloj de la ĉeĥaj reĝoj estas metitaj, estas sen troigado la plej malmulte alirebla loko en Praga burgo. La pordo, same kiel blendŝranko por la juveloj, havas sep serurojn kaj al ties malfermo kaj ekpreno de la juveloj devas kunveni sep tenantoj de ŝlosiloj: la prezidento de respubliko, prezidanto de la registaro, ĉefepiskopo praga, prezidanto de Deputita parlamentejo, prezidanto de Senato, dekano de Metropolita kapitulo ĉe la sankta Vito kaj primatoro de la ĉefurbo Prago.
Tradicio de la sep ŝlosiloj estiĝis post tio, kiam en la jaro 1791 reĝo Leopoldo la 2-a plenumis peton de la ĉeĥa nobelaro pri redono de la juveloj el Vieno ĝis Prago. Ili estis metitaj en la templo de la sankta Vito en Praga burgo, ĉifoje en krona arkivo malantaŭ Sanktvenceslaa kapelo, malantaŭ fera pordo kun kvin seruroj. Estis rezervita por ili aparta ŝranko, havigita per pluaj du seruroj, al kiuj ricevis ŝlosilojn du gardistoj de la juveloj. Eĉ kiam pli malfrue loko de ilia metigo ŝanĝiĝis, la tradicio kun la sep ŝlosiloj konserviĝis.
La valoro de la Ĉeĥaj kronadjuveloj estas en la mono entute neesprimebla. Krom la neĝistaksita historia valoro ili fariĝis ankaŭ rara simbolo de la ĉeĥa ŝtataneco.
La kolekton kreas Sanktvenceslaa krono de Karolo la 4-a, al ĝi apartenanta ujo kaj kuseneto, la reĝa sceptro kaj ties ujo, la reĝa pomo kaj ties ujo, la kronadmantelo kaj pluaj vestaĵaj partoj: zono, maniplo (ornama ŝtofa zono portata sur la maldekstra antaŭbrako, parto de liturgia vesto), stolo (longa zono de ŝtofo aŭ pelto pendanta de ĉirkaŭ la kolo ĝis la genuoj) kaj mustela kolumo. En mezepoko apartenis al la kolekto ankoraŭ ringo, oraj braceletoj kaj kristala ujo por krismo.