From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉeĝu (koree 제주시 ĉeĝusi, laŭ latinaj literoj Jeju-si, laŭ ĉinaj literoj 濟州市) estas mara havenurbo, universitata urbego (ekde 1955) en Sud-Koreio. Ĝi estas ankaŭ ĉefurbo de la samnoma provinco kaj insulo.
Ĉeĝu | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbopanoramo en Ĉeĝu | |||||
urbo en Sud-Koreio administra urbo de Sud-Koreio urbego vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 435 413 (2012) [+] | ||||
Loĝdenso | 445 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 33° 31′ N, 126° 31′ O (mapo)33.509722222222126.52194444444 [+] | ||||
Areo | 977,8 km² (97 780 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Jeju City [+] | |||||
Ĉeĝu situas en la suda parto de la lando for de la kontinento en mara insulo. Seulo troviĝas 456 km .
La areo de la hodiaŭa Ĉeĝu estas iomete restaĵoj ekde jam antaŭ la registrita historio. La urbo estis tre longe ĉefurbo de sendependa reĝlando, ankaŭ komerca kaj kultura centro da la insulo. La haveno en 1913 iĝis komerca haveno. La urbo kreskis sufiĉe rapide ekde la 1970-aj jaroj. "Nova Ĉeĝu" estis kreita antaŭ kelkaj jardekoj. La pajlategmentaj konstruaĵoj, kiuj estis oftaj ĉie ĝis la 1970-aj jaroj iom post iom malaperis. Ĉeĝu estis apartigita la distrikto en 1955. Tamen, en 2005 la balotantoj aprobis proponon kunfandi la urbon kun la distrikto. Tiu ŝanĝo estis farita en la sekva jaro.
Ĉeĝu pro la geografia situo estas signifa turisma celloko kaj feriejo. En 2011 preskaŭ 10 milionoj da pasaĝeroj flugis inter Seulo kaj Ĉeĝu, tio apartenas al la plej trafikaj aeritineroj en la mondo.
Alvenas turistoj ankaŭ el Japanio kaj Ĉinio ĉiun jaron.
La urbego estas ĉirkaŭata de oranĝaj kaj mandarinaj bienoj. Tiun fakton reflektas muzeo pri citrusoj en la urbo. Krom tio la urbanoj okupiĝas pri diversaj produktoj de nutraĵoj kaj trinkaĵoj.
Ĉeĝu havas internacian flughavenon kaj maran havenon. En la insulo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Ĉeĝu havas humidan subtropikan klimaton kun varmegaj someroj kaj malvarmetaj vintroj. La jara averaĝa temperaturo estas 16 °C. Januaro estas la plej malvarma monato, aŭgusto la plej varma. En la plena jaro oni mezuras precipitaĵojn averaĝe 1,498 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed dum la pluva sezono (inter junio-septembro) pli ofte.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.