![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d0/Patrolling_a_Parwan_bazaar.jpg/640px-Patrolling_a_Parwan_bazaar.jpg&w=640&q=50)
Ĉarikar
urbo en la nordoriento de Afganio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉarikar (perse kaj paŝtoe چاريكار) estas urbo en la nordoriento de Afganio. La urbo estas la administra centro de la provinco Parvan respektive Parŭan. Laŭ takso en la jaro 2006 Ĉarikar havis proksimume 46 600 loĝantojn (laŭ la lasta oficiala censo, antaŭ jam pli ol 30 jaroj, en 1979 temis nur pri 22 424). Plimulto el ili estas taĝikoj.
Rapidaj faktoj چاريكار, Administrado ...
Ĉarikar | |||
---|---|---|---|
چاريكار | |||
![]() | |||
setlejo ![]() | |||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Provinco | provinco Parvan (Parŭan) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 46 600 (stato de 2006) | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 35° 1′ N, 69° 10′ O (mapo)35.01305555555669.168888888889 | ||
Alto | 1 600 m [+] | ||
Horzono | UTC+4:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Fermi
Ĉarikar situas proksimume 70 kilometrojn norde de la urbo Kabulo, voje al la provinco Panĝŝir kie la ebenaĵo Ŝamali renkontas la flankajn partojn de la montaro Hindukuŝo. La urbo situas 1 600 metrojn super la marnivelo. La urbanoj estas konataj pro sia produktado de argilaĵoj kaj de altkvalitaj vinberoj.
![]() |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Afganio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |