From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉarfarado aŭ veturilfarado estas metiejo de produktanto ĉefe de veturiloj kaj radoj, en historiaj tempoj ankaŭ de aliaj terkulturaj iloj el ligno.
En la florepoko de la fervojoj en la malfrua 19-a jarcento, la konoj kaj lertecoj de la ĉarfaristoj kiel vagonkonstruistoj estis ege petataj. Iliajn konojn oni poste bezonis ankaŭ je la karoserio-konstruo de la aŭtoproduktantoj. Ekde la enkonduko de industria muntoĉeno la graveco de la ĉarfaristado malpliiĝis.
Nuntempe la ĉarfarista profesio apartenas al la forpereantaj profesioj, sed en certaj metiece orientitaj entreprenoj ĝi plenigas merkatoniĉon. Precipe en la kamparo ĉarfarado ekz. en DDR estis ankoraŭ ĝis la reĝimŝanĝo kutima profesio, kies tasko precipe en la Terkulturaj Produktado-Kooperativoj estis la prilaborado de ligno, kiel ekz. la produktado de grandaj lignopordegoj, ilaroj aŭ lignaj surkonstruaĵoj de speciale produktitaj specialmaŝinoj, sed ankaŭ de karuseloj aŭ tradiciaj lignoĉaroj por kamparanaj festoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.