![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b1/Zhang_Xueliang.jpg/640px-Zhang_Xueliang.jpg&w=640&q=50)
Ĉang Hsueliang
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉang Hsueliang aŭ Chang Hsüeh-liang (ĉine 張學良, 3a de Junio 1901[1] – 15a de Oktobro 2001), ankaŭ latinigita kiel Zhang Xueliang, kromnomita "Juna Marŝalo" (少帥), konata en sia posta vivo kiel Peter H. L. Chang, estis la efektiva reganto de Nordorienta Ĉinio kaj de multo de norda Ĉinio post la murdo de sia patro, Zhang Zuolin (la "Maljuna Marŝalo"), fare de japanoj la 4an de Junio 1928. Li estis instiganto de la Incidento de Ŝjiano de 1936, en kiu Ĉiang Kai-ŝek, la estro de la reganta partio en Ĉinio, estis arestita por devigi lin eniri en interkonsenton kun la insurekcia Komunista Partio de Ĉinio kaj formi la Duan Unuigitan Fronton kontraŭ Japanio, kiu estis okupaciinta Manĉurion. Kiel rezulto, li pasigis ĉirkaŭ 50 jaroj en hejma aresto, unue en kontinenta Ĉinio kaj poste en Tajvano. Li estas konsiderita de la Komunista Partio de Ĉinio kiel patriota heroo pro sia rolo en la Incidento de Ŝjiano.[2][3][4][5][6] Li estas konata ankaŭ ĉar havis amaferon kun Edda Mussolini, filino de Benito Mussolini.[2]
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0b/Zhang_Xueliang_and_Chiang_Kai-shek.jpg/640px-Zhang_Xueliang_and_Chiang_Kai-shek.jpg)
Ĉang Hsueliang | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
張學良 张学良 | |||||
Naskiĝo | 3-an de junio 1901 (1901-06-03) en Hajĉeng | ||||
Morto | 15-an de oktobro 2001 (2001-10-15) (100-jaraĝa) en Honoluluo | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Pneŭmonito ![]() | ||||
Tombo | Havajo ![]() | ||||
Religio | Metodismo vd | ||||
Lingvoj | ĉina vd | ||||
Loĝloko | Tajvano • Honoluluo • Wufeng vd | ||||
Ŝtataneco | Tajvano Respubliko Ĉinio ![]() | ||||
Alma mater | Ĝjilina Universitato ![]() | ||||
Partio | Kuomintango ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | Ĵang Zuolin ![]() | ||||
Gefratoj | Zhang Xueming (en) ![]() ![]() ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Yu Fengzhi (en) ![]() Zhao Yidi (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ŝtatreprezentanto politikisto ![]() | ||||
Aktiva dum | 1919– vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||