From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĉaka noturo (Nothura chacoensis) estas birdospecio el la familio de Tinamedoj komune troviĝanta en arbustaroj[2] en Argentino kaj Paragvajo.[3]
Ĉaka noturo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Nothura chacoensis (Conover, 1937)[1] | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Ĉaka noturo estas proksimume 24 cm longa. Tiu specio estas simila al la Makulnoturo sed pli pala kaj pli sablokolora ĝenerale.
La Ĉaka noturo loĝas en subtropikaj kaj tropikaj arbustaroj ĝis 500 m de altitudo.[2] Tiu specio estas indiĝena de Granda Ĉako de nordokcidenta Paragvajo kaj nordcentra Argentino en Sudameriko.[3]
La Ĉaka noturo estas monotipa specio.[3] Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[4]
La IUCN klasigas tiun tinamon kiel Malplej Zorgiga,[5] kun loĝa teritorio de 110,000 km².[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.