Écaussinnes (france, [E:kosin']; valone Les Scåssenes) estas belga municipo en la provinco Hainaut, situanta je 40km sude de Bruselo. Komence de januaro 2016 ĝi havis 10922 loĝantojn. La municipo apartenas al la distrikto Soignies (nederlande Zinnik).

Rapidaj faktoj municipo, Administrado ...
Écaussinnes
municipo
municipo en Belgio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Belgio
Provinco Henegovio
Poŝtkodo 7190
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 10922  (januaro 2016)
Loĝdenso 282 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 34′ N,  10′ O (mapo)50.5666666666674.1666666666667
Areo 34,96 km² (3 496 ha)
Horzono GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
Écaussinnes (Belgio)
Écaussinnes (Belgio)
DEC
Situo de Écaussinnes en Belgio

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Écaussinnes [+]
vdr
Fermi

Ekde 1977 la municipoj Écaussinnes-d'Enghien, Marche-lez-Écaussinnes kaj Écaussinnes-Lalaing apartenas al Écaussinnes, la ĉefa municipo.

Tra la centro fluas la rivereton "La Sennette".

Écaussinnes estas la naskiĝurbo de la franclingva kantisto Julos Beaucarne.

Historio

Qian Xiuling (elp. cjen siuling), surloke ankaŭ nomata Perlinghi, ĉinadevena virino, savis en 1944 preskaŭ 100 lokajn civitanojn de la mortigo fare de la nazioj. Estas strato nomata Rue Perlinghi honore al ŝi[1].

La viadukto Pont des Douces Arcades kiu celis ligi la urbojn Nivelles kaj Soignies pere de tramo, sed la projekto estis haltigita post la unua mondmilito.

Turismo

La 12-jarcenta kastelo (Château de Écaussinnes-Lalaing) konstruita sur praa romia placo, datiĝas el la mezepoko. En ĝi troviĝas muzeo pri porcelano kaj glaso kaj la asocio Médiévie organizas eventojn en ĝi.

Ĉiujare en julio okazas festivalo de klasika muziko en la 14-jarcenta kastelo Château de la Folie[2].

Écaussinnes estas esenca haltejo suvoje al vizito de la parko kanaloj kaj kasteloj (Parc Canaux et Châteaux)[3].

La pitoreska ĉirkaŭaĵo povas esti malkovrita per la promenado nomata Val de la Sennette, en kiu pasis la malnova fervoja linio 106, kiu iam ligis Écaussinnes al Clabecq (Tubize) kaj kiu nuntempe estas parte verda vojo (en Belgio konata sub la nomo RAVEL).

Ĝemelurboj

Bildgalerio

Eksteraj ligiloj

Oficiala retejo de la municipo (france)

Referencoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.