![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/86/%25C3%2581ngel_Correa.jpg/640px-%25C3%2581ngel_Correa.jpg&w=640&q=50)
Ángel Correa
argentina futbalisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ángel Correa estas argentina futbalisto. Li naskiĝis la 9-an de marto 1995(nun 1995-03-09) en Rosario, do nun estas 29-jara. Post profesia futbalado jam ekde la jaro 2012, ekde 2015 li membras en la unua vira teamo de la hispania klubo Atlético Madrid. Krome ekde la jaro 2015 li estas membro de la vira argentina nacia teamo de futbalo, kaj la saman jaron ankaŭ membris en la nacia teamo de sub-20-jaruloj. Li ankaŭ estis membro de la juna argentina futbala teamo (ĉiuj sportistoj tie estis pli junaj ol 23) en la Somera Olimpiko 2016 en Rio de Ĵanejro. En 2021 li kun la regula nacia teamo venkis la amerikan pokalon Copa América. Jaron poste, kadre de la nacia teamo li partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2022 kaj kun la teamo same venkis la turniron. Matĉe li en la nacia teamo de 2022 rekoneblis per la numero "15".
- Kategorio Ángel Correa en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Ángel Correa | |
---|---|
![]() en 2018, en la teamo de Atlético Madrid | |
Persona informo | |
Naskonomo | Ángel Martín Correa Martínez |
Naskiĝo | 9-an de marto 1995 (1995-03-09) (29-jaraĝa) en Rosario |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Argentino ![]() |
Okupo | |
Okupo | futbalisto ![]() |
![]() |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri argentina futbalisto. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |