filmo de 1990 direktita de Carlos Saura From Wikipedia, the free encyclopedia
¡Ay, Carmela! estas hispana filmo de 1990 reĝisorita de Carlos Saura kaj produktorita de Andrés Vicente Gómez. Ĝi ricevis la Goja-premion al la plej bona filmo kaj en multaj aliaj kategorioj. La bazo de la filmo estas la samnoma teatraĵo de José Sanchis Sinisterra. La titolo de la filmo referencas al samnoma kanto tre populara dum la Hispana Enlanda Milito (1936-1939).
¡Ay, Carmela! | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | ¡Ay, Carmela! |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 1990, 28 feb. 1991 |
Ĝenro | filma dramo, komedia filmo |
Kameraado | José Luis Alcaine |
Reĝisoro(j) | Carlos Saura |
Produktisto(j) | Andrés Vicente Gómez |
Scenaro | Rafael Azcona • Carlos Saura |
Filmita en | Madrido |
Loko de rakonto | Hispanio |
Rolantoj | Carmen Maura • Andrés Pajares • Gabino Diego • Edward Żentara • Miguel Rellán • Víctor Manuel Mendoza • Armando De Razza • Pepe Sancho • Josu Ormaetxe |
Honorigoj | Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Aktorino |
IMDb | |
Carmela (kuraĝa kaj spontanema), Paulino (praktikema kaj malkuraĝeca) kaj Gustavete (muta) estas vagaktoroj kiuj ludas por la distrado de la respublika tendaro en la Hispana Enlanda Milito. Ili estas lacaj de tiu malfacila vivo kaj intencas retiriĝi al Valencio, sed erare ili trafas sin en la zono kontrolita de la frankisma tendaro. Oni malliberigas ilin, ĉar evidentas, ke ili simpatiis kun la maldekstra flanko. Aliajn malliberulojn oni sisteme mortpafas kaj ili povus savi siajn vivojn plenumante spektaklon por miksa grupo de frankismaj kaj italaj faŝistaj militistoj, kio tute estas for de la antaŭaj kapabloj de la triopa trupo. Paulino tute akceptas la proponon, dum Carmela reprezentas la pli ribeleman sintenon, dum Gustavete plue mutas. Ili devos adapti (tordi) sian repertorion por plaĉi al la nunaj ekstremdekstremaj militistaj aŭtoritatoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.