Ĉarpentisto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉarpentisto estas sperta metiisto kiu praktikas ĉarpentadon: Ĉarpentado estas la ago krude prilabori lignopecojn en dikajn trabojn, kaj kunmeti tiujn trabojn por starigi la fortigigan internan parton de konstruaĵo (aŭ en modernaj brikaj aŭ betonaj domoj, almenaŭ la fortikigan parton de tegmento). Kontraste al tio pli fajnaj prilaboroj de ligno, ekzemple farado de lignaj manĝilaroj, de pordoj aŭ de lignaj mebloj, estas la tasko de lignaĵistoj kaj meblistoj (en aliaj lingvoj, ekzemple la anglalingva vorto carpenter, ĉiuj tri lignoprilaboraj profesioj havas komunan nomon).
Ĉar la plejmulto el la scioj, kiuj necesas por iĝi ĉarpentisto, lernatas per ekzerco kaj akiro de praktika sperto, la profesio estas relative facile majstrebla. La leĝaj priskriboj, kiuj spertoj kaj scioj necesas por iĝi aprobita ĉarpentisto, tial tre varias de lando al lando.
La eble plej konata ĉarpentisto kaj lignaĵisto de la monda literaturo estas (el la Nova Testamento de la Biblio) la kristana sanktulo Jozefo, kiu instruis la metion de ĉarpentado al sia filo Jesuo Kristo.