Fondaĵo Vikimedio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Fondaĵo Vikimedio (angle Wikimedia Foundation) estas ne-profitcela organizaĵo kun sidejo en Usono. Ĝi funkciigas Vikipedion kaj aliajn projektojn de volontuloj, kies celo estas kunhavigi liberan scion tutmonde. Fondaĵo Vikimedio kunhavigas la vizion de Unesko pri mondo, kie scioj estas disponeblaj por ĉiuj, en ilia preferata lingvo, reprezentante la plenan diversecon de homaj spertoj. La “Internacia Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj” de Unesko estas bonega ekzemplo[1].
Vikimediaj projektoj subtenas indiĝenajn komunumojn dokumentante kaj disvastigante sian heredaĵon, historiojn, kulturon kaj lingvojn. Nova tutmonda "Language Diversity Hub" subtenas volontulan partoprenon trans lingvoj[1].
Ĝi estis fondita en 2003 kiel la tegmenta organizaĵo de Vikipedio[2].
Poste ĝi akceptis pliajn projektojn: Vikivortaro, Vikicitaro, Vikilibroj, Vikimedia Komunejo, Vikifontaro, Vikispecioj kaj Vikinovaĵoj. La baza celo estas, en la vortoj de Jimmy Wales, disponigi al ĉiu persono la sumon de homa scio.
Aktuale en 2015, en la fondaĵo laboras pli ol 280 homojn, kun ĉiujaraj enspezoj pli ol 75 milionoj da dolaroj[3]. Lila Tretikov gvidis la Fondaĵon ĝis marto 2016 kiel ĝia administra direktoro, kvankam la 26an de februaro 2016 ŝi sciigis sian eksiĝon efika 31 marto, kiel rezulto de la kontestata Knowledge Engine projekto de la WMF[4][5]. Nuntempe, Katherine Maher estas plenuma direktoro post kiam Lila Tretikov eksiĝis, ekde la junio 2016[6].
Ekzistas la oficiala Esperanta uzanto-grupo de Fondaĵo Vikimedio, kiu nomiĝas Esperanto kaj Libera Scio[7].