Vitré
komunumo en Bretonio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Vitré (jen france, bretone Gwitreg) estas urbo de Francio, kiu troviĝas en la departemento Ille-et-Vilaine en la regiono Bretonio. La urbo enhavis 16 712 loĝantojn en 2009, kaj tiel estis la 13-a urbo de la regiono. Ĝi estas en la koro de la interkomunumo « Vitré-Communauté », kiu enhavas nun 64 000 loĝantojn.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vitré (stacidomo). |
Vitré | ||
urbo | ||
La kastelo de la baronoj de Vitré kaj loĝejoj de la 15-a jc, vidataj de la placo Saint-Yves | ||
|
||
Regno | Francio | |
---|---|---|
Regiono | Bretonio | |
Departemento | Ille-et-Vilaine | |
Kantono | ĉefurbo de 2 kantonoj Vitré-Est, Vitré-Ouest | |
Arondismento | Fougères-Vitré ĉefurbo | |
Situo | Vitré | |
- koordinatoj | 48° 8′ 0″ N 1° 12′ 0″ U (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 127 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 67 m s. m. | |
Areo | 37,19 km² (3 719 ha) | |
Loĝantaro | 15 313 1 999 (2010[1]) | |
Dato | 2020-2026 | |
Urbestro | Isabelle Le Callennec | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 35500 | |
INSEE | 35360 | |
Situo de Vitré kadre de Francio
| ||
Situo kadre de Ille-et-Vilaine
| ||
Vikimedia Komunejo: Vitré | ||
Retpaĝo: www | ||
Subprefektejo de departemento Ille-et-Vilaine ĝis en 1926, Vitré estas nun ĉefurbo de kantono. Ĝi okupas la regionon de la limlandoj en Orienta Bretonio, fronte al Majno kaj al Anĵuo. En 2008, la urbo festis sian unuan jarmilon da konata historio, kvankam ĝia pasinteco estas multe pli malnova. Ĝia granda mezepoka kaj klasika heredaĵo gajnigis al ĝi la labelon Arta kaj historia urbo kaj ĝian enskribon en la listo de la Plej belaj flankaj urboj de Francio. Vitré estas la 37-a franca urbo en la listo de tiuj, kiuj enhavas plej multajn historiajn monumentojn kaj enhavas 14 % de la historiaj monumentoj en la departemento. Ĝi ankaŭ promociiĝis al « Ville fleurie » kaj gajnis tri florojn en 2008 en la konkurso de la florantaj urboj kaj vilaĝoj kaj estas dustela () en Guide vert Michelin.