Verĉelo
komunumo de Italio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Vercelli - en la antikva tempo Vercellae, en la piemonta Vërsèj, esperantigebla Verĉelo - estas komunumo de Italio, en orienta Piemonto, kie loĝas ĉirkaŭ 45.000 homoj.
Verĉelo • Vercelli • Vërsèj | |||||
komunumo de Italio | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Piemonto | ||||
Provinco | VC Verĉelo | ||||
Geografia situo | 45° 20′ N, 8° 25′ O (mapo)45.3255555555568.4230555555556 | ||||
Alto super marnivelo | 130 m | ||||
Areo | 79.78 km² | ||||
Loĝantaro | 45 206 (2023) | ||||
Loĝdenso | 567 loĝantoj/km² | ||||
Najbaraj komunumoj | Asigliano Vercellese, Borgo Vercelli, Caresanablot, Desana, Lignana, Olcenengo, Palestro (PV), Prarolo, Salasco, Sali Vercellese, San Germano Vercellese, Villata, Vinzaglio (NO) | ||||
Patrono | Sankta Eŭzebio de Verĉelo | ||||
Festa tago | 1-a de aŭgusto | ||||
Nomo de loĝantoj | vercellesi | ||||
Poŝtkodo | 13100 | ||||
Imposta kodo | L750 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 002158 | ||||
Telefona prefikso | 0161 | ||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
| |||||
La urbo estis fondita de Keltaj kaj Liguraj popoloj. En 102 a.K. la antikva etno de cimbroj en granda batalo apud la urbo kontraŭ la armeo de la Romia Respubliko estis ekstermita.
La havas barbaran originon, sed ĝi pligrandiĝis kaj pligraviĝis dum la Romia Imperio kaj ĉefe dum la mezepoko, post ĝia kristaniĝo. Verĉelo estis kristanigita de episkopo Sankta Eŭzebio, unua episkopo de Piemonto, kaj dum mezepoka periodo ĝi estis fakte la plej grava urbo de la regiono laŭ religia vidpunkto. Dum malfrua mezepoko multaj sieĝoj kaj bataloj atakis nordan Italion kaj Verĉelon mem, kiu multfoje ŝanĝi posedanton, ĝis 1713 kiam per la Traktato de Utrecht ĝi fine iĝis posedaĵo de Savoja dinastio, kaj ekde tiam estis konstruitaj multaj mirindaj kaj artaj palacoj, preĝejoj kaj stratoj. Post la franca revolucio kaj la invado de Napoleono, Verĉelo iĝis franca ĝis fino de Napoleona Imperio. Dum la unuiĝo de Italio, dum 1800, Verĉelo havis gravan rolon en la batalo kontraŭ la aŭstro-hungara armeo, barante ĝin per la kreado de akva barilo tra la verĉelaj rizkampoj. Ekde la italia unuiĝo Verĉelo estas eta provinco, kaj sufiĉe riĉa urbeto, kie videblas interesaj artaĵoj ĉefe mezepokaj kaj postmezepokaj; ĝia ĉefa ekonomia forto esta la kultivado kaj komercado de rizo, kaj ĝia riza merkato estas inter la unuaj de tuta Eŭropo.