Vajoco-Dzoro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Vajoco-Dzoro (armene Վայոց Ձոր, estas provinco de Armenio. Ĝi kuŝas ĉe la sudorienta angulo de la lando, limante kun la eksklavo Naĥiĉevano de Azerbajĝano okcidente kaj kun la provinco Ŝahumjan de Arcaĥa Respubliko oriente. Ĝi kovras areon de 2.308 km 2. Kun nur 53 230 loĝantoj (censo de 2002), ĝi estas la plej malabunde loĝata provinco en la lando. La ĉefurbo kaj plej granda urbo de la provinco estas la urbo Jeghegnadzor.
Vajoco-Dzoro | ||
---|---|---|
Blazono | ||
provinco de Armenio [+] | ||
Lando | Armenio | |
Ĉefurbo | Jeghegnadzor | |
- koordinatoj | 40° N, 46° O (mapo)39.7545.5 | |
Akvokolektejo | 2 308 km² (230 800 ha) [+] | |
Areo | 2 308 km² (230 800 ha) [+] | |
Loĝantaro | 49 000 [+] (2019) | |
Poŝtkodo | 3601–3810 [+] | |
ISO 3166-2 | AM-VD | |
|
||
Vajoco-Dzoro | ||
Vikimedia Komunejo: Vayots Dzor Province [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La provinco estas hejmo de multaj malnovaj monumentoj kaj vidindaĵoj en Armenio inter ili Areni-1, kaverna komplekso kaj Areni-1 vinfarejo de la Ĥalkolitiko, la monaĥejo Tanahat de la 8-a jarcento, fortikaĵo Smbataberd de la 10a jarcento, kaj monaĥejo Noravank de la 13-a jarcento. Vajoco-Dzoro ankaŭ estas hejmo de la banurbo Ĝermuko.
La vilaĝo Gladzor en Vayoco-Dzoro estis hejmo de la mezepoka (13a-14a jarcentoj) Universitato de Gladzor.