La Vaŝingtona Nacia Katedralo nome Cathedral Church of Saint Peter and Saint Paul in the City and Diocese of Washington, komune konata kiel Washington National Cathedral, estas katedralo de la Episkopana Eklezio situa en Vaŝingtono, nome ĉefurbo de Usono.[1][2] El nov-gotika desegno tre modelita sur la angla gotika stilo de la fino de la 14a jarcento, ĝi estas la sesa plej granda katedralo en la mondo, kaj la dua plej granda en Usono,[3] kaj ankaŭ la plej alta same kiel la kvara plej alta strukturo en Vaŝingtono. La katedralo estas la sidejo kaj de la Prezida Episkopo de la Episkopana Eklezio, nome Michael Bruce Curry, kaj la Episkopo de la Diocezo de Vaŝingtono, nome Mariann Edgar Budde. En 2009, preskaŭ 400,000 vizitantoj turismis la strukturon. Averaĝa ĉeesto ĉe la dimanĉaj servoj en 2009 estis 1,667, la plej alta el ĉiuj enlandaj paroĥoj en la Episkopana Eklezio tiun jaron.[4]