![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/ce/Huberlin-logo.svg/langeo-640px-Huberlin-logo.svg.png&w=640&q=50)
Humboldt-Universitato en Berlino
universitato en Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Humboldt-Universitato en Berlino (germane Humboldt-Universität zu Berlin aŭ mallonge HU Berlin (HUB)) estas la plej aĝa kaj plej granda el la kvar universitatoj en Berlino kaj unu el la plej grandaj en Germanio. Ĝi havas sian sidejon en la urbocentra bulvardo Unter den Linden en la urbokvartalo Berlin-Dorotheenstadt en la centra distrikto de Berlino. La institucio konsideriĝas esti inter la plej renomaj universitatoj tutmonde[2] kaj interalie edukis 29 nobel-premiitojn.[3]
Rapidaj faktoj germane, moto ...
Fermi
La universitato konsideriĝas daŭriganto de la unua berlina universitato, (Alma Mater Berolinensis), kiu komencis funkcii dum la jaro 1810.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/64/WvHumboldt_a.jpg/640px-WvHumboldt_a.jpg)
monumento pri Wilhelm von Humboldt, kreita de la skulptisto Paul Otto, antaŭ la universitata ĉefkonstruaĵo