UK 2008
93-a Universala Kongreso de Esperanto / From Wikipedia, the free encyclopedia
La 93-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 19-a ĝis 26-a de julio 2008 en la nederlanda urbo Roterdamo. La lasta aliĝo (surloka) estis la 1845-a.
Rapidaj faktoj
UK 2008 | ||
---|---|---|
Loko | Roterdamo, Nederlando | |
Ekde | 19-a de julio 2008 | |
Ĝis | 26-a de julio 2008 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
Fermi
Teme la kongreso okupiĝis pri la Jaro de la Lingvo kaj pri la centjariĝo de UEA. La festparoladon faris Humphrey Tonkin.
Honora membro fariĝis en tiu ĉi jaro Simo Milojeviĉ, eksa ĝenerala direktoro de UEA.