Trapunkta hiperiko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Trapunkta hiperiko aŭ sankt-johana herbo (Hypericum perforatum) estas kuracplanto, kiun laŭtradicie oni elŝiru dum la nokto de sankta-Johano festo, je la somera solstico.
Trapunkta hiperiko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Hypericum perforatum L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Sur la rando de la vojetoj, en senkulturejoj, hiperiko trapunktata leviĝas ĝis 60 centimetroj de alteco. Plurjara planto kun rigida kaj branĉplena tigo, ĝi eligas varman kaj kvietigan odoron.
Ĝiaj maldikaj kaj longaj ovalaj folioj enhavas diafanajn punktojn, nomitaj "gasaj poŝoj", kiuj estas klare viditaj kiam oni metas la folion al la lumo.Ĝiaj orflavaj floroj montras kvin petalojn kaj multnombrajn stamenojn. Ili havas sekreciajn glandojn kiuj ruĝe koloras la fingrojn kiam oni ĉifas ilin. Ili floras supre de branĉetoj, de la malfrua printempo al frua somero. La frukto estas kapsulo kiu enhavas etajn semojn.