Tony Curtis
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tony Curtis [toni kurtis] (realnome: Bernard SCHWARTZ; naskiĝis la 3-an de junio 1925 en Novjorko, mortis la 29-an de septembro 2010 en Losanĝeleso) estis usona aktoro. Liaj gepatroj devenis el Hungario, ili parolis junaĝe nur hungare. Pro tio li surprenis la popularigon de Hungario en Usono per reklamfilmetoj (2004).
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fermi
Li pasigis sian junaĝon en malriĉeco. Kiel junulo li aktoris en amatoraj scenejoj. Lerninte la aktoradon en la Novjorka Dramatic Workshop, li ekde 1946 vivtenis sin kiel aktoro en teatroj kaj filmoj.