Tombo de kontraŭpapo Johano la 23-a
From Wikipedia, the free encyclopedia
La tombo de kontraŭpapo Johano la 23-a estas la marmora tombmonumento de kontraŭpapo Johano la 23-a (denaske Baldassare Cossa, 1360-1419), konstruita de Donatello kaj Michelozzo ene de la baptejo Sankta Johano, apud la katedralo de Florenco. Ĝi estis mendita de la testamentplenumantoj de la kontraŭpapo, post lia morto je la 22-a de decembro 1419. La monumento estis finpretigita dum la 1420-aj jaroj, kaj tiel fariĝis unu el la plej frutempaj simboloj de renesanca Florenco. Laŭ Ferdinand Gregorovius, la tombo estas "samtempe la sepultejo de la Granda Eklezia Skismo kaj la lasta papa tombo lokita ekster Romo mem"[1].
Tombo de kontraŭpapo Johano la 23-a | ||
sepulta monumento | ||
---|---|---|
Bazaj informoj | ||
Loko | Baptejo Sankta Johano | |
Geografia situo | 43° 46′ 24″ N, 11° 15′ 17″ O (mapo)43.77322411.254602 | |
Religia aliĝo | Romkatolikismo | |
Regiono | Toskanio | |
Ŝtato | Italio | |
Municipo | Florenco | |
Arkitektura priskribo | ||
Arkitekto(j) | Donatello kaj Michelozzo | |
Jaro de komenco | 1419 | |
Jaro de kompletigo | Ĉ. 1428 | |
Konstrukosto | Ĉ. 1000 florinoj
| |
Johano la 23-a longe kaj amike kunlaboris kun Florenco, kiu konsideris lin kiel la legitima pontifiko dum parto de la okcidenta skismo. La tombmonumento estis ofte rigardita kiel provo por plifortigi la legitimecon de Cossa, ĉar ĝi estis intence starigita ene de precipe prestiĝa baptejo[2]. La papa simbolaro de la tombo, kiu evidentigas la fortan rilaton inter la forpasinta kontraŭpapo kaj Florenco, verŝajne celis moki la posteulon de Johano, la papon Martenon la 5-an[3][4], ĉar tia majesta tombo estus tiutempe neakceptebla por ordinara florenca civitano[5].
La dekoracio de la tombmonumento inkludas interalie bildigon de la tri teologiaj virtoj, la familian blazonon de Johano la 23-a, orbronzan statuon subportitan de gravurita sarkofago, unu Dipatrinon kun Infano ene de niĉo, kaj baldakenon. Kiam ĝi estis finpretigita, la monumento estis la plej granda skulptaĵo de Florenco[6] kaj unu el la tre malmultaj tomboj lokitaj ene de la baptejo aŭ de la najbara katedralo[7]. Tiu monumento estis la unua el pluraj kunlaboraĵoj inter Donatello kaj Michelozzo. La atribuado de la variaj eroj de la tombo al unu artisto aŭ al la alia restas ĝis hodiaŭ debatata de arthistoriistoj, samkiel la interpretado kaj ikonografio de la verko.