Tierra de Astorga
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tierra de Astorga (Tero Astorga) estas komarko en centrokcidento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi etendiĝas tra 1.325,21 km², kiu estas la 8,5% de la totalo provinca, kaj kun 19 237 loĝantoj, kiuj estas la 4,17% de la totalo provinca en 2017. Ĝi estas dividita en 14 municipaj teritorioj kaj foje la limaj konsideroj ne koincidas, kiam oni parolas pri tradiciaj komarkoj Cepeda, Maragatería kaj Sequeda. Geografie, la Tierra de Astorga estas de milda reliefo kiu iĝas dekliveca el montaroj ĝis la bordoj de la rivero Órbigo.
La Tierra de Astorga havas koncentritan loĝantaron kun forta malpliiĝo, kiu estas supera eĉ al la provinca averaĝo, escepte ĉe la urbo Astorga, kiu ne kapablis absorbi la elmigrintan loĝantaron. La kastilia estas la oficiala lingvo kaj plej uzata, sed oni parolas ankaŭ la leonan, kies hibridigo rezultas ofte en propra dialekto kun diversaj lokaj variaĵoj.