Thomas Jonathan Jackson
From Wikipedia, the free encyclopedia
Thomas Jonathan JACKSON (kromnomita Stonewall (ŝtonmuro) Jackson) (21-an de januaro 1824, Clarksburg, Virĝinio, Usono – 10-an de majo 1863, Guiney's Station, Virĝinio) estis generalo de la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko en la Usona Enlanda Milito. Li estis unu el la plej spertaj, lertaj militfakuloj de la suda Konfederacio. Li akiris la kromnomon pro elteno en la unua batalo de Bull Run kiam Generalo Barnhard Bee ekkris "Tie estas Jackson starada kiel ŝtona muro! Ni determinu ĉi tie morti kaj ni konkeros! Sekvu min!" Ekzistas granda debato ĉu la deklaro de Bee estis komplimento aŭ insulto.
Thomas Jonathan Jackson | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Thomas Jonathan Jackson |
Naskiĝo | 21-an de januaro 1824 (1824-01-21) en Clarksburg, Virginio |
Morto | 10-an de majo 1863 (1863-05-10) (39-jaraĝa) en Guinea |
Mortokialo | pneŭmonito |
Tombo | Oak Grove Cemetery |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Jackson's Mill |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | West Point |
Subskribo | |
Familio | |
Patrino | Julia Neale Jackson |
Edz(in)o | Elinor Jackson • Mary Anna Jackson |
Parencoj | William Lowther Jackson |
Okupo | |
Okupo | instruisto • militestro • militisto |
Li fruaĝe orfiĝis, lin prizorgis parencoj. Li studis ekde 1842 en la Militista Akademio West Point, Usono. Post la finstudo, li ekservis kiel subleŭtenanto ĉe la artilerio kaj li partoprenis baldaŭ en la Meksik-Usona Milito. Li konatiĝis tie kun generalo Robert E. Lee, pli posta estro de la Konfederacia Armeo. Li elstaris en la milito per sia kapablo, elteno, kuraĝo. Fine de la milito, li servis en fortikaĵo de Meksikurbo. Post tio li malsoldatiĝis kaj instruis artilerian militadon kaj naturfilozofion en la Virĝinia Militista Altlernejo.