Thomas Becket
angla ĉefepiskopo; sanktulo laŭ anglikanismo kaj romkatolikismo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankta Thomas BECKET [tomas beket] (naskiĝis la 21-an de decembro 1119 en Londono, mortis la 29-an de decembro 1170 en Canterbury) estis la ĉefepiskopo de Canterbury ekde 1162 ĝis 1170. Li spertis konflikton kun la reĝo Henriko la 2-a de Anglio pri la rajtoj kaj privilegioj de la katolika Eklezio, kaj estis konsekvence murdita de anoj de la reĝo en la Katedralo de Canterbury. En 1173 li estis kanonizita.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Sankta | |||||
Thomas Becket | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Thomas Becket | |||||
Naskiĝo | 21-an de decembro 1119 (1119-12-21) en Cheapside, Reĝlando Anglio | ||||
Morto | 29-an de decembro 1170 (1170-12-29) (51-jaraĝa) en Katedralo de Canterbury, Kent, Reĝlando Anglio | ||||
Mortis pro | hommortigo vd | ||||
Tombo | Katedralo de Canterbury vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | anglo-normanda • latina • meza angla • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Bolonjo vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Gilbert Becket vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teologo • juĝisto • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd | ||||
| |||||
Ĉefepiskopo de Canterbury | |||||
Dum | 1162 ĝis 1170 | ||||
Sanktulo | |||||
Kanonizo | 1173 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Li estas ankaŭ kelkfoje konata kiel Thomas à BECKET, kvankam kelkaj historiistoj rigardas tion kiel nekorekta. Becket verŝajne akiris la ekstran "à" en sia nomo multaj jaroj post sia morto, eble por aludi Thomas à Kempis (1380-1471).