Tetraĥromatio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tetraĥromatio estas la kondiĉo posedi kvar sendependajn kanalojn por transdoni informon pri koloroj, kaj posedi kvar malsamajn tipojn de konusetoj en la okulo. Organismoj kun tetraĥromatio estas nomataj tetraĥromatiaj.
Ĉe tetraĥromatiaj organismoj, la sensa kolorspaco estas kvardimensia. Tio signifas, ke kongrui la sensan efekton de specifa lumspektro en la videbla spektro bezonas miksaĵon de almenaŭ kvar primaraj koloroj.
Oni trovis ke multaj specioj de birdoj estas tetraĥromatiaj,[1][2] kaj ankaŭ diversaj specioj de fiŝoj, amfibioj, reptilioj, araneoj[3][4] kaj insektoj.[5] Ĝi estis normala kondiĉo de plejmultaj mamuloj en la pasinteco; sed genetika ŝanĝo rezultigis ke multaj specioj perdis du el siaj kvar specoj de konusetoj.[6] [7] Estas vere malordinara, ke viro havas tetraĥromation, ĉar ĝi postulas, ke oni havas du X-kromosomojn. Viro povas havi ĝin nur, se li havas viran ĝenkromosoman malnormalecon kiel Klinefelter-sindromon.